musicas.mus.br

Letras de músicas - letra de música - letra da música - letras e cifras - letras traduzidas - letra traduzida - lyrics - paroles - lyric - canciones - ELSPEZOJ - ETERNE RIMA - música e letra

Utilize o abecedário abaixo para abrir as páginas de letras dos artistas

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Elspezoj letra


vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro
baro staras antaux li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas
homoj ne volas scii, kio vere en vi sidas
oni taksas vestojn kaj observas gestojn
kasxu vin tuj, se vi ne sxatas tiajn testojn
vivo estas bela, rigardu mian cxenon
kiam mi surmetas gxin, mi havas gxojan mienon
scenon tian nun imagu: kiam mi eliras
cxiam la sxofor' atendas, preterpasantoj miras
vi eble sxatas kuri, mi preferas veturi
mi ne kapablas mem promeni, mi ecx povas jxuri
la internajx' de mia auxto - vera pura ledo
kranko en auxdigiloj, mono - mia kredo

vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro
baro staras antaux li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

mi havas multajn amikinojn, ili cxiam flate agas
akompanas min, cxar estas mi, kiu pagas
ili bone konas vojon al miaj banknotoj
venu mia kara - jen por novaj botoj
mi estas malavara, ili estas tre avidaj
mi estas grandanima, ili estas senbridaj
neniam mi koleras, vendejon ni vizitas
ili kisas mian cxenon, bone ili profitas
tia manier' de esprim' de kares'
mono estas elspezata, tio dauxras sen cxes'
cxar elspezas tiu, kiu povas
kun via malam', kun via dolor'

vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro
baro staras antaux li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la cxambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

Eterne Rima - Letras

top 30 músicas

©2003 - 2024 - musicas.mus.br